La ritmoj komencas la tonoj eksonas La tuta rokestro ekludas kapabla Ŝi rigardas intensa, staranta en mezo la vizaĝojn de li kiu sidas ĉetable
Li ne plu eltenas, devas starigi La okuloj da ĉiu virino lin mokas Li venas per paŝoj tremantaj devigaj La rigardo de la belulino lin mokas
refrain: Nun venu kaj dancu, ne haltu, ne ĉesu Daŭrigu, moviĝu ĝis kiam finiĝas la kant'
refrain
Li prenas la manon, komencas moviĝi Kaj turnas, ensvingas ŝin, dancas freneze La ritmoj kaj tonoj elsonas ekstaze Kaj horo post hor' ili dancas senĉese
La muziko nun haltas kaj ĉiu silentas Sed tuj oni vidas li ne dancis vane Ŝi kisas lin longe, karesas sin kar' Ili nun iras for de la danc' man-en-mane